WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
Laŭ Mateo 16
4 - Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
Select
1 - Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la ĉielo.
2 - Kaj responde li diris al ili: Kiam vesperiĝas, vi diras: Estos bona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas;
3 - kaj frumatene: Estos hodiaŭ malbona vetero, ĉar la ĉielo ruĝiĝas kolere. La vizaĝon de la ĉielo vi povas juĝi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
4 - Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
5 - Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn.
6 - Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
7 - Kaj ili diskutis inter si, dirante: Ĉar ni ne prenis panojn.
8 - Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
9 - Ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis?
10 - Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
11 - Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
12 - Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
13 - Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?
14 - Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj.
15 - Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
16 - Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio.
17 - Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo.
18 - Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin.
19 - Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo.
20 - Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.
21 - De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi.
22 - Kaj Petro prenis lin, kaj komencis admoni lin, dirante: Kompaton al vi, Sinjoro! tio ne estu al vi!
23 - Sed turninte sin, li diris al Petro: Iru malantaŭ min, Satano; vi estas faligilo por mi, ĉar vi havas pensojn ne laŭ Dio, sed laŭ homoj.
24 - Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
25 - ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.
26 - Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo?
27 - Ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.
28 - Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno.
Laŭ Mateo 16:4
4 / 28
Generacio malbona kaj adultema serĉas signon; kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
Copy Link
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget